Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

La ŝtelistoj

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Plaŭ! Plaŭ! Plaŭ!

Bruo vekas min. Mi rigardas la vekhorloĝon. La 5-an matene!

Kiom da uloj? Ĉu tri? Kvar? Kvin? Ili preterpasas mian domon ĉe la alia flanko de mia dormoĉambro. Eble ili opinias, ke mi profunde dormas je ĉi tiu horo. Mi imagas, kiel ili haltas ĉe la malantaŭa ĝardena barilo. Tio vere ne estas defio. Nur kvar futojn altaj. Facile solvite. Verŝajne almenaŭ kvar trapasas la barilon.

Ho ve! Mi estas sola en la domo. Nur mi povas defii ilin. Mi scias, kion ili celas. Mi havas tiom da bongustaj trezoroj. Fragoj. Rozoj. Tulipoj.

La cervoj intencas matenmanĝi.