Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Manĝi sub la steloj

Lasta ĝisdatigo: 2024-01-03

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Paro ĉetabliĝas en Esperanto-tema restoracio. Verdaj steloj kaj bildoj de Zamenhof pendas supre.

“Rigardu!” diras la virino, legante menuon. “La pano estas ‘freŝ-BAGH-ita.’”

Ŝia edzo ekrigardas la menuon. “Stulte.”

Alvenas kelnero, kaj la virino mendas: “La ‘ZAM-viĉon,’ bonvolu.” Tiel nomiĝas la hamburgero.

“Por vi, sinjoro?”

“Mi ne diros la stultan nomon. Alportu bifstekon.” Li fingromontras elekton surmenue.

“Bonege! Ĉiuj tion ĝuos,” la kelnero diras, aldonante okulsignon.

“Strange,” la viro grumblas.

Baldaŭ ili ekmanĝas. Sed preskaŭ tuj la kelnero preterrapidas kaj forportas la pladon senvorte.

“Mi ankoraŭ manĝas!” la viro laŭtkrias.

La kelnero retroturniĝas, konfuzita. “Sed vi mendis ‘KABE-bifstekon’, ĉu ne?”