Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

La taŭga aŭteto

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Li elaŭtiĝas, kaj tuj tieas larĝkravatita vendisto, ridetante apud la kapoto.

“En kian aŭton mi ensidigu vin hodiaŭ?”

“Mi interesiĝas pri tiu Volkswagen”, li diras, indikante helflavan Skarabon. “Mi bezonas laborveturilon.”

“Ĝi certe faros la veturadon amuza por vi.”

“Por mi kaj dekduo da miaj kolegoj. Ni kunaŭtas.”

“Povus esti malkomforte …”

“Ĝi taŭgos. Kaj foje ni eĉ veturigas hundetojn.”

“Ĉu ne tro malgranda?”

“Ĝi taŭgos.”

La vendisto ekpensas, ke li traktas kun frenezulo: vendo ŝajnas neverŝajna. “Ni rigardu ĝin”, li diras, senentuziasme.

Ili piediras kune al la Skarabo. Ĉiupaŝe, la grandegaj, helbuntaj ŝuoj de la kliento laŭte frapas la pavimon.