Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Duelo

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Davido, la plej malgranda en la lernejo, ofte fariĝis mokataĵo de siaj samklasanoj. Li humile eltenadis ĉion, ĝis fine lia pacienco estis ĝisfunde elĉerpita. Li eksplodis de kolero kaj elvokis al duelo Johanon, kiu plej laste ĉikanis lin.

Davido kaj Johano ruliĝadis tien kaj reen, firme tenante unu la alian. Geknaboj ariĝis ĉirkaŭen kaj plenvoĉe kuraĝigis unu el ili. Davido baraktis per ĉiu forto, sed baldaŭ konsumis sian tutan energion kontraŭ la pli granda oponanto. Li apenaŭ pretigis sin deklari malvenkon, kiam gorĝoŝira plorkriado surdigis liajn orelojn.

Nekredeble! Ĝi venis el neniu alia ol Johano, kiu kapitulacis sekundeton antaŭ Davido.