Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)
La piulo
Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
![[figure]](cxielo.jpg)
“Ĉu vi estas Jozefo Lynch?”
“Jes.”
“Mi estas de la Komitato de Ĉielaj Anĝeloj” – li rapide ŝaltas kaj malŝaltas sian aŭreolon kiel pruvo – “kaj mi ĉi-tieas por gratuli vin! Nia informo indikas, ke vi estas la plej pia vivulo nuntempe pro” – li ekrigardas sian iPad-on – “la ofteco de viaj preĝoj.”
Jozefo ridaĉas. “Vi havas la malĝustan ulon, anĝelo.”
“Kontraŭe, la komitato neniam eraras!”
“Dolĉa Jesuo,” Jozefo diras, kaj la iPad-o tintas kiel kaso. “Mi neniam preĝas al via dio” – tinto – “ĉu patro, filo, aŭ io alia!” Tinto.
“Kiel embarase,” la anĝelo diras, rigardante surekrane la kreskantan preĝo-kalkulon. “Ŝajne estas misfunkcio.”