Presita el Usona Esperantisto № 2023:5–6 (sep-dec)

Cikloj

Lasta ĝisdatigo: 2023-12-31

Por nia mikronovelo-rubriko ni petas rakontojn de precize 100 vortoj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Estas denove tiu periodo de la monato, kun ĝiaj malagrablaĵoj: malbonhumoro kaj malsatego kaj malfacile klarigeblaj forestoj ĉe la laborejo; la ĉagrena bezono esti preparita; kaj ĉiam, kompreneble, la sango. Vestaĵoj estas purigendaj aŭ eĉ forĵetendaj. Foje ankaŭ aliaj aferoj estas makulitaj per sango: sofo, lito, tapiŝo, aŭtoseĝo – kio iam ne malpuriĝis? – la ĝardenpadŝtonoj … kaj unufoje la antaŭdoma ŝtuparo de la najbaro. (Purigi tion kaŝe estis malfacile!) Monaton post monato, horloĝregulece, venas la malbeno.

Konfesinde, tamen, akompanas ĝin kompensa ravo.

Ŝi rigardas trafenestre la lunlumigitan gazonon kaj sentas konatan formikadon en la membroj. Tiam, cedante al nerezistebla instinkto, ŝi hurlas.