Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Vortaro serĉata

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-13
[figure]

Membro Mark Hamme, malliberulo en Arizono, serĉas ekzempleron de la Esperanto-English Dictionary (1967) de Montagu C. Butler. Oni ne plu vendas ĝin, do li scivolas, ĉu iu eble havas kroman ekzempleron nebezonatan.

Se vi volas donaci ekzempleron al li, bv. sendi ĝin unue al la Centra Oficejo por plusendo, ĉar malliberuloj kutime ne rajtas ricevi librojn rekte de individuoj.

Adreso de la CO: Esperanto-USA / 91-J Auburn St #1248 / Portland ME 04103
Adreso de Mark Hamme: #33391-379 / USP / P.O. Box 24550 / Tucson, AZ 85734