Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Ĉu esperantistoj estas vere helpemaj?

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-13

Mark estas malliberula membro en Arizono, kiu dum jaroj studas Esperanton kaj instruas ĝin. Plurajn fojojn en niaj paĝoj – kaj per leteroj al UEA kaj ILEI – li petis helpon eldoni bultenon kaj fariĝi diplomita instruisto, sed ŝajne ĉiuj liaj petoj restas ignorataj.

[figure]

Saluton! Leginte la anoncon pri la KER-ekzameno en № 2021:6, mi volas rimarki, ke mi ankoraŭ ne ricevis helpon kun mia sep-jara, daŭra peto pri papera kursmaterialo kaj testo por iĝi Esperanta instruisto.

La nomita kunordiganto en la anonco estas unu el tiuj, kiuj NENIAM respondas leterojn, do mi atendas ankoraŭ, ke unu el miaj dekoj da leteroj pri tio al la estroj de UEA kaj ILEI trapiku la glaciajn korojn. Ne impresas min bone la fakto, ke UEA helpas al afrikanaj E-istoj kun la testo, sed ignoras dudekojn da leteroj de mallibereja membro ree kaj ree petante helpon, eĉ alvokinte telefone kaj ricevante nur neplenumotajn promesojn.

Oni povas skribi al Mark ĉe la jena poŝtadreso: Mark Hamme #33391-379 / USP / P.O. Box 24450 / Tucson AZ / 85734