Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

La diskonigo de Esperanto en Usono

Lasta ĝisdatigo: 2022-04-27
[figure]

Kion pri Esperanto vi deziras, ke multaj aliaj homoj sciu? Ĉu vi volas, ke aliaj en Usono konu Esperanton?

Nu, kion diras niaj statutoj pri liverado de informoj?

ANTAŬPAROLO

Esperanto-Ligo por Nordameriko, Inc. estas konstituita kiel neprofitcela eduka organizo, kies unua celo estas plua edukado kaj disvastigo de informoj pri la internacia helplingvo Esperanto ene de Usono.

Tiuj unuaj vortoj de nia statuto estas eble la plej gravaj reguloj, kiujn ni havas pri tio, kion ni devas fari. Via estraro de Esperanto-USA kunlaboras nun por restarigi la Komitaton por Diskonigo. Informi la publikon pri Esperanto estas tre granda projekto de vasta amplekso. Tamen, ĝi estas sufiĉe regebla kiam ni havas teamon de instigitaj planemuloj laborantaj kune por komuna celo.

La Komitato por Diskonigo

Ĉu vi okupiĝas pri sociaj amaskomunikiloj? Ĉu vi estas kreema en cerbumado kaj kreado de reklamaj materialoj? Ĉu vi deziras uzi viajn komunikajn kapablojn por la antaŭenigo de la Esperanta komunumo en Usono? Ĉu vi iam ajn skribis gazetarajn anoncojn?

Se vi respondas jes al iu ajn el la supraj demandoj, ni bezonas vian helpon nun dum ni restarigas la komitaton. Se vi interesiĝas pri la projekto, bonvolu skribi al mi persone aŭ al alia estrarano. Dankon pro via intereso.

Ek kaj antaŭen!