Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Nu, ni manĝis lin …

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-10

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
Reeldono de Modernaj Robinzonoj (Eldonejo Bero, 1999) de Teodoro Schwartz.

En № 2021:6 mi proponis tradukdefion el Modernaj Robinzonoj, mirinda (kaj foje ŝoka!) aŭtobiografia rakonto pri la travivaĵoj de Teodoro Schwartz en la unua mondmilito. Partoprenis en nia enangligo kvin bravaj tradukantoj: BS, CL, DH, KK, kaj MH. Ĉiuj liveris bonajn solvojn. Korajn dankon kaj gratulon al ili!

En 1922, Schwartz fondis la gravan revuon Literatura Mondo en Budapeŝto, en kiu lia Modernaj Robinzonoj unue aperis felietone de Junio ĝis Decembro, 1923. La rakonto reaperis libroforme en 1999 kun ampleksa enkonduko de Humphrey Tonkin.

La prozo de Schwartz havas sian propran, unikan stilon, kun bildigaj esprimoj ne ĉiam facile redoneblaj en la angla. Plejparte niaj tradukintoj interkonsentis en siaj proponoj, sed kelkaj partoj de la defio kaŭzis por ili iom da kapgratado.

Rimarkindaj vortoj kaj frazoj

  • La renversiĝo de la ruĝa reĝimo — Oni redonis la metaforon de faligo diversmaniere, per: downfall, fall, overthrow, kaj toppling. Ĉiuj en ordo, certe. En la riĉa vortstoko de la angla ekzistas ankaŭ aliaj ebloj, ekzemple collapse kaj destruction.

  • ili rifuĝis en la praarbaronthey fled into; they sought/took refuge in; they sought safety in.

    Kompreneble, rifuĝi signifas “serĉi protekton kontraŭ danĝero,” Kutime, do, la anglalingva fled estas taŭga traduko ne por rifuĝi, sed por fuĝi (“forkuri por savi sin”). Tamen en tiu ĉi frazo, la akuzativo ĉe praarbaron implicas ankaŭ movon (fuĝon) tien. Alivorte: ili fuĝis al la arbaro por rifuĝi en ĝi.

    Ĉu Schwartz eble konfuzis la du vortojn? Interese, en siaj samepokaj “siberiaj romanoj”, Julio Baghy (kiu efektive estis kolego de Schwartz) faris ĝuste tion, ofte misuzante rifuĝi en la senco de fuĝi.

  • la praarbaro — Kiom da kapoj, tiom da opinioj! Oni redonis la prefikson en kvin malsamaj manieroj; po unu por ĉiu tradukinto: old, dense, old-growth, ancient, kaj antique.

    Aliloke en la teksto, Schwartz nomis la arbaron tajgo; temas pri la konifera arbaro de Siberio kaj aliaj borealaj regionoj. Alternante inter tiu vorto kaj la preskaŭ samsignifa praarbaro, li samtempe evitis troan ripetiĝon kaj aldonis senton de sovaĝeco.

    En la angla ni jam havas taiga, sed la anglalingvaj elektoj por praarbaro ne estas tute kontentigaj. Kiel skribis CL:

    My mind went immediately to “This is the forest primeval. The murmuring pines and the hemlocks …” and then I wondered if anyone reads Longfellow anymore. In the Pacific Northwest we’d call such a forest “old growth forest.” Both of those terms seem kind of stilted for this story and I don’t know if a simple conscript would use a term like “boreal forest”—which would connect with the use of “taiga” a paragraph or two down. I probably could have just used “taiga” again, but in the end I decided to go with “dense forest,” since that helps to put across the idea that they escaped into a Grimm Brothers wood where they could more easily escape their predators (the human ones, anyway).

  • Oni ĉasis ilin, kvazaŭ la rabiajn hundojn — Preskaŭ ĉiuj redonis rabid, sed CL elektis la pli idioman mad, kiu havas la saman sencon.

  • Dolfi ekpuŝis la flankon de Sepi — Kelkaj tradukis laŭvorte, redonante Dolfi shoved Sepi; kaj Dolfi gave Sepi a shove on his side. Kvankam shove ja povas esti taŭga traduko en aliaj kuntekstoj, ĉi tie ĝi ŝajnas iom tro agresa. Efektive, Dolfi volis nur riproĉi sian kamaradon, ne lukti kun li.

    Kelkaj tradukis ekpuŝis pli libere, anstataŭigante flankon per pli kutima anglalingva idiomaĵo: Dolfi elbowed/poked/nudged Sepi in the ribs.

  • la bonapetita morto digestis ilin — Nekutima esprimo, ĉu ne? Ĝi utiligas metaforon ŝajne fremdan por la angla. La anglalingva morto malsatas, manĝas, voras, kaj eĉ forglutas … sed strange, ĝi ne digestas.

    Ankaŭ bonapetita estas nekutima esprimo, pli specifa kaj sukoplena ol malsata. Kompatinda CL diris:

    I spent most of an evening trying to come up with an English equivalent for bonapetita. The closest I could come was “healthy appetite” which sounds more like we’re describing a teenage boy than the Grim Reaper. I finally decided that “insatiable” put the same idea across, that death was consuming and digesting the members of the group.

    Lia plena solvo estis: they were consumed by death’s insatiable appetite.

    Aliaj proponis: death, that glutton, made short work of them; death devoured them, ravenous; death was eager to eat, and consumed them; ravenous Death consumed them.

  • La malsato turmente tordis niajn intestojn — Oni uzis diversajn metaforojn, sed plejparte konservis la kernan ideon de tordo: Hunger tied our guts in knots cruelly; Hunger tortured us. It turned our guts inside out; Hunger twisted our intestines in torment; Our intestines writhed in agony from hunger; The famine tortured and twisted our intestines.

    Ĉiuj en ordo, tamen guts ŝajnas pli natura por anglalingva esprimo ol intestines, laŭ mi.

  • nia malbenita sorto — Rekta traduko estas our (ac)cursed fate, sed kiel unu respondinto rimarkis, tio sonas iom arkaa. Oni proponis ankaŭ: our wretched fate; our cursed luck; we were godforsaken. Laŭ la kunteksto, eble taŭgas ankaŭ pitiful, sad, miserable, tragic, aŭ simile.

La ne-sinteza traduko

Ĉi-foje mi prezentas ne tekston sintezitan el la proponoj, sed ion jam delonge eldonitan. En 2010, la eldonejo Mondial aperigis anglalingvan tradukon de Modernaj Robinzonoj fare de la estimata Humphrey Tonkin, do eble estos interese rigardi lian solvon.

Por havigi la tradukendan fragmenton en la defio, mi devis senkompate koncizigi kelkajn paĝojn de la Schwartz-a teksto. Do, por havigi paralelan tekston de d-ro Tonkin, mi devis simile buĉi ankaŭ lian verkon. Por ĝui ĝin en ĝia tuteco, bv. vidi lian plenan Crusoes in Siberia, kiu haveblas kaj papere kaj bite.

Dolfi and Sepi were prisoners of war who were recruited into the Red Army. When the Red regime collapsed, they took to the forest. They were pursued like mad dogs, and they suffered terribly together during those long days and months. Such suffering forged a strong bond of friendship between them.

“So, tell us. What was the worst of your adventures?” I once asked in curiosity, during a conversation about the terrors and perils of the taiga.

“When we ate our comrade Hans.”

Dolfi dug Sepi in the ribs.

“Aren’t you ashamed to talk about such things?” Dolfi whispered, but Sepi none the less quietly continued his story.

“At the time there were ten of us living together. To begin with, there were thirty in the group, but death with its healthy appetite consumed the rest. Hunger tore at our guts: we had nothing to put in our bellies. We had eaten the last remains of a horse and we were already chewing desperately on its hooves and hair. The effects of hunger turned Hans crazy. We could hardly send him to the hospital, because there was no hospital to send him to. What could we do for our unfortunate comrade? We were hungry too, and so … we ate him. As we ate, we talked of his and our unhappy fate. Later we ate someone else, but he had it coming to him: we punished him because he was guilty. He stole food from our provisions. … But he tasted better than they did. Right, Sepi?”

I have the courage to tell this terrible story only to throw some light on the abyss into which war pushes us so-called human beings.

Por tiuj, kiuj volas kompari la tradukojn kaj vidi ĉiujn detalojn, jen paralela prezento de la proponoj. Tiu de Tonkin estas la lasta, sub la inicialoj HT.


La nova defio

Novaj defioj revenos en aŭtuno. Feliĉan someron!


Postskribo

En la pasintnumera rubriko, mi dubis pri kolera por angry (raindrops) – mi timis, ke ĝi sonas en ordo al miaj oreloj eble pro misinfluo de la gepatra angla. Do mi demandis: “Ĉu en la literaturo de Esperanto ekzistas kutimo priskribi senvivajn aferojn per kolera?”

Senprokraste venis afabla respondo de la estimata Liven Dek:

Vidu la respondon en Hamleto (traduko de L.L. Zamenhof): “Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras nun la demando: ĉu pli noble estas elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn de la kolera sorto …”

Nu, kia pli bona modelo ol traduko de Zamĉjo mem?