Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Kiu estu nia “mesaĝo”?

Lasta ĝisdatigo: 2022-04-14

La jena artikolo unue aperis antaŭ kvaronjarcento, en la unua numero de EsperantoUSA en 1997.

[figure]

Profesiuloj pri reklamado kaj publikaj rilatoj kutimas demandi, “Kiu estu nia ‘mesaĝo’?”

Alivorte: Kion ni emfazu en nia informado? Kiujn ideojn ni volas restigi en la mensoj de homoj, post kiam ili legas informilon aŭ aŭdas prelegon pri Esperanto?

Tre valoras por esperantistoj interkonsenti pri almenaŭ unu ĉefa mesaĝo, ĉar ofte oni devas aŭdi aŭ vidi novan ideon multfoje, antaŭ ol oni komencas pensi pri ĝi serioze. Oni ja povas prezenti aliajn ideojn en nia informado, sed estas bone, se ĉiu reklamilo kaj informilo portas iumaniere la kernan mesaĝon.

(Ĉi tiu ne estas nova ideo. La romia senatano Cato – la pli aĝa – finis ĉiun sian parolon en la senato per la vortoj “Kartago detruenda estas.” Ni ne devas esti tiom rigidaj, kaj certe ne tiom perfortemaj, sed notindas, ke la senato fine agis, kiel Cato volis.)

En la pasinteco la kutima mesaĝo de Esperanto-aktivuloj estis, ke la mondo bezonas Esperanton. Tiu mesaĝo ne multe sukcesis pro la faktoj ke

  1. Ĝi instigas nur kelke da homoj agi nun por lerni la lingvon kaj partopreni la movadon. La cetera homaro estas tute kontenta atendi ĝis la fina venko; kaj

  2. Multaj homoj, prave aŭ ne, absolute rifuzas kredi, ke Esperanto iam atingos finan venkon. Eĉ multaj esperantistoj, inkluzive min, emas dubi.

Pro tio, mi konsilus, ke nia mesaĝo estu pli proksima al tiu de Kokakolo (la trinkaĵo, ne la birdparto):

“Esperanto pliriĉigos vian vivon.”

Parolante pri vojaĝado, korespondado, estonta lingvolernado, aŭ kio ajn, ni povas emfazi la nunajn avantaĝojn.

La avantaĝoj ne devas esti ĉiuj pure praktikaj. Politika neŭtraleco eble povas ŝajni iom nebula, nepraktika afero, sed ĝi estas vera avantaĝo: “Vi povas komunikiĝi kun eksterlandano en facile lernebla, politike neŭtrala lingvo. Tiel vi montras respekton al la alia homo, ne postulante, ke li aŭ ŝi parolu vian nacian lingvon.”

Tia mesaĝo allogus idealistojn, sed la emfazo pri nunaj avantaĝoj allogus samtempe neidealistojn kaj eĉ skeptikulojn, se niaj reklamoj estas sufiĉe honestaj kaj kredeblaj.

Ni ne troigu; ne necesas. Esperanto ja estas interesa kaj utila nun, hodiaŭ. Ni informu la ceteran mondon.

(Kaj jes, se sufiĉe da homoj aŭskultos kaj lernos, vi rajtos priridi min pro mia malkredo pri la fina venko, ĉar ĝi ja venos. Eble la sola praktika vojo al la fina venko iras tra Raŭmo.)