Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Helpu starigi bultenon por malliberuloj

Lasta ĝisdatigo: 2018-05-21

Elkorajn salutojn de la esperantistoj/lernantoj de la federacia malliberejo en Tucson, Arizono. Mi estas 50-jara lingvisto, poeto/verkisto, filatelisto, membro de Esperanto-USA, kaj korespondanto. Mi publikigis mian unuan artikolon en Dia Regno, kaj mi ĵus kompletigis Esperantan tradukon de du poemoj, kiuj estas la tekstoj por infanlibroj. (Eble oni povus diri al mi, kiel publikigi la poemojn kaj/aŭ la infanlibrojn Esperante. Mia ilustranto faras sian laboron nun.) Mi estas ankaŭ la sola gvidanto de la internacia lingvo ĉi tie. Kvar lernas per la kurso Hanako lernas Esperanton, kaj aliulo lernas nur per la poŝtkurso, ĉar li ne povas ĉeesti la studojn. Mi ĝuas multe la korespondon kaj subtenon de multaj esperantistoj, kaj la lernantoj volos partopreni en la internacia komunumo.

Ni pensis pri formi grupon por malliberuloj kaj tiuj, kiuj volas subteni nin, aŭ kiuj scivolas pri nia situacio. Ekzistas esperantistaj malliberuloj en aliaj lokoj. Mi scias, ke ĉiu ricevus feliĉe bultenon kiu temas pri samideanaj malliberuloj.

Sed estas kelkaj obstakloj: Oni ne permesas, ke ni sendu leterojn al homoj en aliaj malliberejoj. Malmultaj el ni havas aliron al Interreto ĉi tie; ĝi estas ĝenerale nehavebla kaj multekosta. Do ni bezonos eksteran peranton por ricevi la artikolojn de la malliberuloj, enskani kaj aranĝi ilin, kaj dissendi la bultenon. Malliberuloj ĝenerale estas tre malriĉaj, do membrokotizo pagita por nemalliberulaj subtenantoj pagus la kostojn de la individuo, kiu helpos nin. Mi scias, ke ni havos la subtenon! Eble E-USA kaj UEA publikigos nian grupon malmultekoste aŭ senkoste.

Do, amikoj, bonvolu pensi pri kiu(j) povus esti nia(j) ekstera(j) peranto(j). Se vi volas subteni aŭ eble demandi al mi pri tiuj aferoj, bonvolu kontakti min ĉe:

Mark Hamme #33391-379
U.S. Penitentiary
P.O. Box 24550
Tucson, AZ 85734