Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

KER-nivelo C2 premieriĝos

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-13
[figure]

Jam funkcias paĝo ĉe edukado.net por la sesio de la unulingvaj ekzamenoj de Esperanto laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) okazonta kadre de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK).

Dum la sesio okazos la premiero de la nova nivelo C2. Ĉe la paĝo eblas trovi ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj kaj la aliĝilon por ekzameniĝo dum la 107-a UK (Montrealo, 6–13 Aŭgusto 2022). La skriba kaj aŭdkomprena ekzamenoj okazos ĵaŭdon kaj vendredon, la 11-an kaj 12-an. Por la parolaj ekzamenoj, kiuj daŭras inter 20 kaj 25 minutoj, oni devos rezervi lokon. La horaro por tio disponeblos en Julio ĉe la sama paĝo. Por partopreni la sesion oni devas esti aliĝinta al la 107-a UK.

Ĝis nun 2463 homoj sukcesis en la KER-ekzamenoj, kiuj estas servo de UEA kunlabore kun Edukado.net. La ekzamenajn laborojn ekde 2008 gvidas la KER-ekzamena Komisiono de UEA, konsistigita de Katalin Kováts (gvidanto), Zsófia Kóródy, kaj Renato Corsetti. La ekzamenoj sekvas la kriteriojn de la Asocio de Lingvo-Testantoj en Eŭropo (ALTE), ĉe kiu Zsófia Kóródy estas UEA-reprezentanto. La ekzamensistemo por la niveloj B1, B2, kaj C1 estis validigita de la ŝtata ekzamencentro ITK (nuntempe ORIGO) de la Universitato Eötvös Loránd de Budapeŝto (Hungario), kiu kunlaboris kun UEA ĝis 2021. Por validigo de la nivelo C2, UEA kunlaboras kun la Akademio de Esperanto.