Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Instruu Esperanton en Senegalo

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-12
[figure]

UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo Septembro–Decembro 2022. La kurso antaŭos la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto (AKE), kiu okazos en Tieso (Thiès), Senegalo, de la 26-a ĝis la 30-a de Decembro. Tamen la kurso mem havos lokon en Dakaro, la ĉefurbo de la lando, 70 kilometrojn for de Tieso.

Ĉiuj detaloj pri la strukturo de la kurso kaj la lanĉo de la projekto troviĝas en dokumento de UEA-ILEI. La kurso komenciĝos la 19-an de Septembro: lecionoj daŭros ĝis la 17-a de Decembro, sed enplektiĝo en la laboroj de la 8-a AKE estas ankaŭ parto de la agado. Entute temos pri 45 instruhoroj plus aktivecoj. Laŭplane 20 homoj devos partopreni la kurson kiel lernantoj. La elektita instruonto laŭnecese ricevos: 1) biletojn por vojaĝi al Senegalo; 2) loĝejon en Senegalo; 3) stipendion, por sinnutrado kaj aliaj bezonoj, je la valoro de ĝis 2200 EUR.

Interesatoj devas sendi sian kandidatiĝon per la kandidatiĝilo aŭ rekte al la retadreso senegalo22@groups.io. Ne estas fiksa limdato por akcepto de kandidatiĝoj, sed la ĵurio povas fari sian decidon iam ajn dum la periodo ĝis la kurso, pro kio pli fruaj kandidatiĝoj nature ĝuos pli da ŝanco.

La kurso en Dakaro celas ne nur helpi la laborojn ĉirkaŭ la 8-a AKE, sed ankaŭ fortigi la Esperanto-movadon en Senegalo. La tuta buĝeto de la kurso estas de 6000 EUR, kun parto destinita al informagado, cele al diskonigo de la kurso en Senegalo kaj de Esperanto mem. Donacoj por informado kaj por agado en Afriko bonvenas ĉe la fondaĵoj Informado kaj Afriko de UEA.