Presita el Usona Esperantisto № 2022:2 (mar–apr)

Dua INK-konkurso

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-13
[figure]

Akademio Literatura de Esperanto (ALE) lanĉas la duan eldonon de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), ĉi-jare sub la temo Nokta vojaĝo, kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj. Krom la temo, aliaj novaĵoj atendas la partoprenontojn al la ĉi-jara INK: novaj kategorioj, novaj premioj kaj novaj reguloj pri lingvoj.

La dua eldono de INK atendas konkursaĵojn per noveloj en du kategorioj: komencantaj kaj spertaj verkistoj. La ĵurio donacos ok monpremiojn kaj laŭdecide honorajn menciojn. Krome, ĉi-jare estas akceptataj noveloj en kvar lingvoj: Esperanto, la itala, la rusa, kaj la ukraina. Tamen ne nepre originale verkitaj en Esperanto, la itala, la rusa aŭ la ukraina: tradukaĵoj el aliaj lingvoj en tiujn lingvojn bonvenas.

Noveloj (ĉu originalaj ĉu tradukitaj koncerne la menciitajn lingvojn) devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 12 000 signojn (proksimume ses paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado: ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo.

La ĵurio konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), en Torino, Italujo, en 2023. La 1-a, 2-a, 3-a, kaj 4-a premioj de la kategorio sperta verkisto estos respektive 1000, 600, 400, kaj 200 EUR. La 1-a, 2-a, 3-a, kaj 4-a premioj de la kategorio komencanta verkisto estos respektive 500, 300, 200, kaj 100 EUR.

La limdato por konkursi estas la 30-a de Septembro, 2022.

Informojn kaj detalojn oni trovu ĉe Akademio LiteraturaBobelarto.