Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Media hits

KNKX interviews the creator of Nia Tero

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-25
[figure]

Lastatempe leganto Ellen Eddy sendis la jenan sciigon pri Nia Tero, “nova senprofitcela organizo en Seatlo, kreita de Peter Seligmann, kiu havas vere intencan Esperantan nomon. Dum intervjuo kun radiostacio KNKX, li klarigis, ke lia avo laboris kun pola okulisto en la kreado de la lingvo Esperanto por helpi al eŭropanoj interkomunikiĝi. Pro lia laboro kun/por indiĝenaj homoj, li opinias ke ĝi taŭgas.”

Supozeble la avo estis Heinrich Gustav Arnhold, germana esperantisto kiu multe laboris por la lingvo.

La intervjuon oni povas aŭskulti podkaste ĉe KNKX.