Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Nova faka libro ĉe Mondial

Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra la historio

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-25
[figure]

Aperis ĉe la eldonejo Mondial en Novjorko nova libro, Gardantoj de lingvo. Dudek voĉoj tra historio.

La eldonejo priskribas ĝin tiel:

Florian Coulmas pritraktas la influon – tra la historio de la homaro – de dudek intelektuloj sur lingvo: sur ĝiaj uzo, evoluo kaj politika potencialo. Al tiuj “gardantoj de lingvo” apartenas famaj figuroj kiel Danto, Katerino la Granda, Gandhi kaj Zamenhof, sed ankaŭ malpli konataj, kiel la hispana gramatikisto Antonio de Nebrija kaj la senegala politikisto kaj poeto Léopold Sédar Senghor.

La ĉapitroj komenciĝas per bazaj informoj pri la kleruloj, analizas iliajn kontribuojn kaj finiĝas per resumo de iliaj ĉefaj pensoj pri lingvo en formo de imagitaj intervjuoj inter la aŭtoro kaj la intelektuloj.