Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Nova lernolibro

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-25
[figure]

Lastatempe aperis nova lernolibro Pri kio temas? fare de Szabolcs Szilva kaj favore recenzita de Edukado.net.

La libro estas por tiuj jam je nivelo A2 aŭ B1, kiuj volas atingi la nivelon B2 kaj/aŭ submetiĝi al la parola B2-nivela KER-ekzameno. La libro estis pretigita surbaze de la listo de la 15 oficialaj temoj de la B1- kaj B2-nivela KER-ekzameno pri Esperanto.

La libro konsistas el 15 ĉapitroj (ĉiu ĉapitro traktas po unu temon de la listo). La ĉapitroj konsistas el tekstopropono pri la koncernaj subtemoj, demandolisto kun demandoj, kiuj povas leviĝi dum la parola KER-ekzameno, kaj listo de vortoj, kiujn estas konsilinde koni lige al la koncerna temo.