Presita el Usona Esperantisto № 2021:6 (nov–dec)

Usonanoj aktivas literature

Lasta ĝisdatigo: 2022-01-21
[figure]

Lastatempe, membroj de Esperanto-USA aktivis plurflanke en diversaj aspektoj de la literatura vivo de Esperanto.

En Novembro, okazis la unua Monda Verka Monato (MoVeMo), organizita de Bobelarto. La celo estis ke esperantistoj trovu literaturan defion por si dum la monato de Novembro, kaj laboru ĉiutage. Povus esti verkado, tradukado, legado, aŭ kombino. Partoprenis almenaŭ tri usonanoj: Hanso Becklin (tradukprojekto), Rafa Nogueras (mikronoveloj), kaj Brandon Sowers (romanprojekto laŭ la stilo de National Novel Writing Month/Nanowrimo). Alia usonano, Russ Williams, kiu partoprenis Nanowrimon Esperante en antaŭaj jaroj, donis siajn konsilojn antaŭ la komenco de la monato. Entute ĉirkaŭ tridek personoj de diversaj landoj partoprenis, kuraĝigis unu la alian, kaj ĝuis la defion. Ĉiuj kiuj respondis enketon diris, ke ili farus denove. Kaj efektive ili povos, dum la venonta defio en Aprilo.

En Novembro, la Kroata Esperanto-Unuiĝo anoncis la rezulton de sia tradukkonkurso, nomita por la kroata tradukistino Lucija Borčić. La dua premio en poezio iris al Brandon Sowers, por ties traduko de la poemo Daddy de la usona poetino Sylvia Plath. KEU aranĝos eldonrajtojn por la gajnintaj verkoj, kaj eldonos ilin.

En Decembro, la Bjalistoka Esperanto-Societo anoncis la rezultojn de sia jara literatura konkurso ene de la Bjalistokaj Zamenhoftagoj. La temo estis “Kio okazis, kio okazos?” La dua premio estis aljuĝita al la mikronovelo Hejme kaj Private, de Rafa Nogueras. La unua premio ne estis juĝita. BES kompilos la verkaĵojn kaj eldonos ilin libroforme.

Ni kuraĝigas membrojn de Esperanto-USA aktiviĝi pri Esperanta literaturo – legado kaj verkado! Bobelarto aranĝas legosalonojn, kie homoj kune legas voĉe, kaj verkatelierojn, por novaj kaj iom pli spertaj verkistoj. La etoso estas tre bonveniga – provu!