Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Invito prelegi en la IKU-sesio en Lisbono

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30
[figure]

Kadre de la 103-a UK en Lisbono okazos la 71-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) au poŝte: (prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo). La proponoj alvenu plej laste la 31-an de Januaro 2018.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝo. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de €260. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU.