Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco (TKEK) 2018

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-29
[figure]

Venontprintempe okazos TKEK en Sakramento, Kalifornio, denove ĉe la Internacia Junulargastejo samkiel en printempo 2013. Datoj, prezoj kaj aliaj detaloj haveblas ĉe la TKEK-retejo

La aranĝo estos simila al tiu en 2013, kiam okazis tre sukcesa renkontiĝo kun granda grupo kaj amuzaj programeroj: Skrablo kaj aliaj grupludoj, promenado kaj manĝado en la urbocentro, komune kuirita bankedo ktp. La renkontiĝo estos denove neformala, babiliga, amika okazo praktiki Esperanton dum tuta semajnfino. Kvankam nomata “Kalifornia” konferenco, kompreneble esperantistoj de ie ajn estas bonvenaj.

La ejo estas bela viktoriepoka domego, tre elegante ornamita kun hejmeca etoso kaj multe da lokoj ripozi komforte kaj babili. Estas ĉefe grupĉambroj kun etaĝlitoj por malalta kosto, sed haveblas ankaŭ kelkaj privataj ĉambroj por unuopuloj, paroj aŭ familioj. Komuna kuirejo eĉ ebligos kunan preparadon de manĝaĵoj se oni volas (bona okazo lerni novajn vortojn por ĉiutagaj manĝiloj kaj manĝaĵoj!)

Venu ĝui semajnfinon da amuziĝo kaj amikiĝo centre de la ĉefurbo de Kalifornio!