Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

La suneklipso de 2017

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30
[figure]
Plena stadio de la suneklipso. Fotis Tomas Murawski.

Multaj usonanoj ĝuis oportunon sperti la plenan suneklipson, kiu okazis la 21-an de Aŭgusto, 2017. Sed tiu eklipso estis plena (Suno estis tute kaŝita de Luno) nur por observantoj ene de maldika “strio de pleneco”. Tiu strio trapasis la tutan kontinentan parton de Usono de Portlando en Oregono ĝis Ĉarlstono en Suda Karolino. Homoj ekster la strio spertis nur partan eklipson.

Miaj edzino, filo kaj mi spertis la fenomenon en la malgranda urbo Easley en Suda Karolino, ĉirkaŭ 250 kilometrojn de nia hejmo. Mia filo Tomas fotis la eklipson. En la komenco, kiam Luno komencis kovri Sunon, la ĉielo estis klara kaj preskaŭ sennuba. Iomete pli ol unu horo poste, Suno estis plene kovrita.

Ĉirkaŭ 20 minutojn post la ekkovro, venis nuboj kiuj tute kaŝis la spektatan fenomenon. Ni ekpensis, ke ĉio estas perdita: la penoj de la vojaĝo, la antaŭa preparado, ktp. Sed feliĉe, la nuboj foriris post 15 minutoj kaj la ĉielo estis denove klara. Ni senĝene vidis la plenan stadion de la eklipso.

Pleneco, la tempo kiam Suno estis tute kovrita, daŭris iomete pli ol du minutojn. Dum tiu tempo la ĉielo kaj la ĉirkaŭaĵo mallumiĝis. Ni sentis la temperaturon malaltiĝi. Estis sufiĉe mallume por vidi la planedon Venuso ĉe la okcidenta flanko de la kovrita Suno. Kolego diris al mi, ke li vidis ankaŭ Merkuron.

La eklipso estis vere vidinda fenomeno. Venonta eklipso estos videbla en Usono en la jaro 2024. Ni certe atendos ĝin.