Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Fred Meyer, nia unua laŭdato

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30

En tiu ĉiu serio de artikoloj ni intervjuos aŭ alimaniere prezentos niajn membrojn por reliefigi ties aktivecon kaj sukcesojn en Esperantujo.

[figure]
Fred Meyer

En Esperantujo, ni estas familio. Kiam unu sukcesas, la tuta Esperantujo pliboniĝas. Tial ni laŭdu la sukcesojn de individuaj esperantistoj, por ke ties sukcesoj inspiru niajn proprajn.

Fred Meyer estas bonega ekzemplo de esperantisto, kiu plibonigas nin ĉiujn. Li estas aktivulo, estro de la Elekta Komisiono por 2017-2018, kaj la unua el niaj novaj Regionaj Helpantoj.

Fred unue aŭdis pri Esperanto antaŭ 59 jaroj kaj li eklernis la lingvon antaŭ 52 jaroj. Dumviva lernanto, Fred ankoraŭ strebas akiri novajn lertojn. Ekzemple, ĉe la Landa Kongreso en Raleigh ĉi-jare, li sukcesis en la KER-ekzameno. Li estas nun inter la plej altnivelaj sukcesintoj, je nivelo C1 – vere ne facila atingo. Krom tio, Fred estas ankaŭ dumviva helpanto kaj aktivulo. Liaj oftaj artikoloj ĉi tie estas nur eta parto de lia agado.

Kiel estro de la Elekta Komisiono, Fred havas respondecon aŭskulti la membraron kaj serĉi aliajn aktivulojn, kiuj povus servi Esperantujon kiel estraranoj de Esperanto-USA. Pro la helpo de Fred kaj la antaŭa Elekta Komisiono, ni havis bonegan balotilon ĉe la ĉi-jara Landa Kongreso kaj trovis la nunan estraron, kiu laboras multe. Kaj denove, Fred serĉadas kaj helpadas trovi pli da bonegaj kandidatoj por la venonta elektado.

Krom tiel grava laboro, Fred helpas Esperantujon ankaŭ per sia volonteco kiel la unua el niaj novaj Regionaj Helpantoj. Ni esperas, ke baldaŭ ĉiu regiono en Usono havos propran reprezentanton por helpi al lokaj grupoj kaj faciligi komunikiĝon inter tiuj grupoj kaj Esperanto-USA. Kiel la unua helpanto, Fred jam helpas la estraron kompreni la defiojn de tiu rolo kaj la defiojn de niaj lokaj grupoj.

Regiona Helpanto komunikiĝas rekte kun grupoj en sia regiono, ĝisdatigas informon pri tiuj grupoj en nia retejo, kaj – plej grave – helpas al vi, la lokaj esperantistoj kaj grupoj, kiuj estas la koro kaj animo de la movado, trovi rimedojn por atingi viajn celojn. Fred servas la novan Sudan regionon — Arkansason, Kansason, Luizianon, Oklahomon, kaj Teksason – kaj helpas la estraron krei planojn por helpi ankaŭ estontajn Regionajn Helpantojn.

Pro la aktiveco de esperantistoj kiel Fred, la movado en Usono antaŭeniras nun per grandaj paŝoj. Se vi volas proponi iun al la Elekta Komisiono aŭ demandi pri lokaj grupoj en la Suda regiono, kontaktu lin. Fred Meyer subtenas multajn per sia aktiveco!

Kaj kio pri vi, kara leganto: ĉu ankaŭ vi volus esti helpanto por Esperanto-grupoj en via propra regiono? Se jes, nia prezidanto serĉas vin! Bonvolu kontakti lin ĉe filipo@grupoj.org.