Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Du anoncoj kaj dek defioj

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-28
[figure]
Lastatempa kresko en la membraro de Esperanto-USA.

Via estraro laboras ofte, kaj bonvenigas viajn ideojn. Nepre donu viajn sugestojn al ili. Ilia kontaktinformo troviĝas en via Membrolisto de Esperanto-USA por 2017.

Anonco 1

Ni dankas multe al la antaŭa prezidanto Orlando Raola kaj al la antaŭa estraro por doni al ni organizon, kiu kreskas. Malgraŭ defioj, ni daŭras kiel organizo kun granda espero kaj brila estonteco. Dankon, Orlando!

Anonco 2

Ni donas po $3000 jare dum kvin jaroj por subteni la Esperantan katedron ĉe la Universitato de Amsterdamo. Pri tio, la kutima kritiko tutprave estas, “Kiel ni povas fari tion por iu en alia lando kun tiom da financaj defioj en nia propra organizo?” “Rigardu tiom da pliboniĝoj, kiujn ni povus aranĝi se ni elspezus tiun monon por ni mem en Esperanto-USA!” Sed, mi demandas al la kritikemuloj, “Kiuj ni estas?” kaj “Por kio ni ekzistas?” Ni en Esperanto-USA rolas en nur parto de la tuta Esperanta movado. Kiam ni komencos pensi nur pri fari ion por ni mem, tiam ni komencos perdi grandan parton de tio, kio ni estas. Kiam ni pensas nur pri ni mem, tiam nia komuna verda koro komencas rompiĝi. Ĉe la alia mano, kiam ni decidas agi por aliaj, por helpi al aliaj homoj kaj organizoj, tiam ni vidas pli fortajn rilatojn en la movado. Pro tio, ke tiu peto venis de ESF (Esperantic Studies Foundation) kaj pro tio ke la amsterdama katedro estas unika en la mondo, mi mem ĉe la estrara kunsido en Raleigh en 2017, kiel la venonta prezidanto, proponis la kvanton de $3000 jare. Tiam mi akceptis elteni kaj fronti la kritikojn tiurilate.

Defio 1: Financaj mankoj

Ni perdas neimageblan kvanton da mono: pli ol $30,000 jare. Nia kasisto sugestis al mi, ke ni bezonas 2000 aŭ pli bone 2500 membrojn por esti stabila organizo. Ni nun havas 633 membrojn kaj kreskas po 17% jare. Tiu nuna kreskado ne sufiĉas por nia estonteco. Ni bezonos 1000 membrojn antaŭ la fino de 2017, kaj 2500 antaŭ la fino de 2018.

ELNA iam havis proksimume 1000 membrojn, sed ni nun aktivas en nova Esperanta mondo. Ni ne komparu tion, kion ni antaŭe faris kontraŭ tio, kion ni faros. Pro tio, ke kelkdek novaj esperantistoj en Usono diplomiĝas ĉe Duolingo ĈIUN TAGON, kaj pro la multaj novaj komunikiloj, ni havas grandan ŝancon akiri novajn membrojn.

Defio 2: Kvanto da membroj

Ni ankoraŭ kreskas sed ne sufiĉe rapide. Nia membriĝa kampanjo devas fini kun granda sukceso. Tiu kampanjo estos kunlaboro inter la estraro, aliaj gvidantoj, la novaj regionaj helpantoj, la membriĝa komitato, kaj lokaj grupoj. Ni uzos tre diversajn komunikilojn por allogi lernantojn, kiuj studas en Duolingo kaj Lernu. Multaj el tiuj studantoj ne scias pri Esperanto-USA nek pri nia riĉa kulturo de amikeco en la granda rondo familia.

Defio 3: Lokaj grupoj

Lokaj grupoj kaptas nian atenton en la estraro pro ties graveco, kaj tio evidentiĝas en nia nova retejo. Tie ni donos la liston de regionaj helpantoj. Tiuj regionaj helpantoj en nova servo al lokaj grupoj estos parto de nia pli forta komunika infrastrukturo. Lokaj grupoj ankaŭ rajtas peti helpon por uzi ilojn kiel Zoom kaj Meetup.

Defio 4: Nia retejo

Ni jam sciis ke nia retejo estis en malbona, nesekura stato. La estraro jam planis novan retejon sed krizo okazis en la fruaj tagoj de Oktobro. Nia retejo tute paneis. Malgraŭ ĉiaj klopodoj, ni ne povis ĝin ripari nek restarigi. Nia nova retejestro, Hoss Firooznia sin dediĉis multajn horojn por starigi novan retejon. Ni aldonas novajn paĝojn al ĝi paŝon post paŝo. Ni atendas viajn reagojn, sugestojn, kaj opiniojn pri ĝi.

Defio 5: Pli vasta komunikado

Ni havas nian retejon kaj ĉefan organon, Usona Esperantisto, kaj ankaŭ nian paĝon en Facebook. Ni utiligas sociajn komunikilojn kiel Twitter, informdonajn retkunvenojn (“Webinars”), kunvenojn de Zoom, Meetup, Reddit, Telegram, Snapchat, Instagram, kaj aliajn.

Defio 6: Pli bona landa kongreso

Nia venonta kongreso en Seatlo estos pli sukcesa pro via ĉeesto, pro la specialaj gastoj, pro novaj planoj por junuloj, kaj pro tendumado post la kongreso. Ni vidos vin en Seatlo de la 13-a ĝis la 16-a de Julio, 2018, tuj post NASK en Raleigh.

Defio 7: Kvanto da estraranoj

Antaŭ kelkaj jaroj, la membraro de Esperanto-USA aprobis malgrandigi la kvanton de estraranoj de naŭ al ses (plus Pres., VP, Sekretario, kaj Kasisto). La ŝanĝo en la statuto tamen ne klarigis manieron fari tion. La venontan jaron ni elektis neniun, por tuj havi nur ses estraranojn. Ni nun estas en sistemo por elekti tri, kaj poste tri, kaj ĉiun trian jaron ni elektos neniun. Do, kiel ni transiru glate de la sistemo 3-3-0 al 2-2-2?

Ĉe la venonta Landa Kongreso en Seatlo, ni elektos du estraranojn por trijara deĵoro, kaj unu por unujara deĵoro. En 2019 ni elektos du estraranojn por la kutima trijara deĵoro. Unu estrarano tiam volonte ellasos la postenon post dujara deĵoro.

Defio 8: Pli forta rilato kun ESF

Pro tio, ke ESF (Esperantic Studies Foundation) jam faris kelkajn grandajn projektojn tre sukcese, kaj pro tio, ke ESF celebros sian 50-an datrevenon en 2018, Esperanto-USA strebas kunlabori kiel eble plej forte kaj efike kun ESF. La direktoro de ESF, Chuck Mays, kunsidas kun mi interrete po kelkaj fojoj monate por kunlabori kaj elpensi kiel helpi unu la alian. Esperanto-USA respondis al la peto de ESF por subteni la Esperantan katedron ĉe la Universitato de Amsterdamo, kiun plenumas Profesoro Federico Gobbo. Ni ankaŭ kunlaboras por starigi helpon al niaj lokaj grupoj per informdonaj kunvenoj (“Webinars”), Zoom-kunvenoj, kaj Meetup.com. ESF proponas subteni nin per komunikiloj por lokaj grupoj. Ni multe dankas al ESF pro la helpo kaj kunlaboro.

Defio 9: Restarigi kaj subteni al USEJ

La Usona Esperantista Junularo jam denove forte aktivas. Vidu ĝian paĝon en Facebook. Dankon al Andreo Rosenbaum kaj aliaj junuloj, kiuj restarigis nian organizon por junuloj en Usono. USEJ kaj la Loka Kongresa Komitato por nia landa kongreso jam havas planon por tendumado (“camping trip”) post la kongreso! Venu al la LK en Seatlo en 2018 kaj ĝuu la brilan Esperantan etoson kun junuloj!

Defio 10: Edukado

La ĉefa organizo en Usono pri instruado de Esperanto estas AAIE, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto. Se vi interesiĝas pri la instruado aŭ lernado de Esperanto, membriĝu al AAIE. Ron Glossop fidele gvidas tiun grupon. Vi rajtas membriĝi kun AAIE samtempe dum vi membriĝas kun Esperanto-USA kaj UEA en nia retbutiko.

Vidu la raporton de nia estrarano Charlotte Burton pri ŝia kuraĝiga prezentado pri Esperanto al ŝtata komitato de Teksaso.

Ekzistas multaj aliaj iloj por helpi vin antaŭeniĝi. Ekparolu! kaj aliaj edukaj materialoj haveblas en Interreto. Vidu la sugestojn en nia retejo kaj ankaŭ la retpaĝarojn de Lernu, Tekstaro kaj Edukado.

Helpu nin!

  1. Partoprenu kaj aktiviĝu en via loka grupo.
  2. Ĉiun semajnon, sekvu anoncojn en nia retpaĝaro, Twitter, kaj Reddit, kaj plusendu la informon al viaj neesperantistaj rondoj de amikoj.
  3. Metu viajn komentojn kaj anoncojn en Facebook, Twitter, kaj aliaj sociaj komunikiloj. Nepre referencu al nia retpaĝaro, kaj al niaj paĝoj en Facebook kaj Reddit.
  4. Nepre uzu kradvortojn #EsperantoUSA kaj #Esperanto en viaj afiŝoj.
  5. Partoprenu en niaj informdonaj kunvenoj (“Webinars”) kaj AMA-sesioj de Reddit (“Ask Me Anything” / Demandu al mi ion ajn.) Ni anoncos tiujn horarojn.
  6. Lernu plu la lingvon Esperanto. Legu la belan literaturon. Ĝuu Esperanton.
  7. Venu al nia 66-a Landa Kongreso en Seatlo! Tio okazos tuj post NASK.
  8. Re-membriĝu kaj ankaŭ donacu monon al Esperanto-USA.
  9. Legu ĉiun numeron de Usona Esperantisto.