Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Nova versio de la retejo Tekstaro

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-28
[figure]

La retejo Tekstaro estas granda kolekto de modelaj Esperantaj tekstoj, en kiuj oni povas serĉi diversajn vortojn, esprimojn, gramatikajn erojn por kontroli realan uzadon en Esperanto, kaj por fari diversajn analizojn pri la reala lingvo-uzado.

Lastatempe aperis nova versio kiu provizas al uzantoj plurajn plibonigojn. Al la korpuso de skriba Esperanto aldoniĝis gravaj pliaj verkoj de Zamenhof el pluraj periodoj. Modernigo de la interfaco nun permesas la samtempan serĉadon laŭ pluraj serĉesprimoj, kaj donas novajn eblojn por eltrovi, kompari, kaj kontrasti detalojn pri la uzado de Esperanto. Ĉio funkcias pli rapide, kaj la manieroj konstrui serĉesprimojn estas pli klaraj.

La Tekstaro estas la plej granda alirebla korpuso de skribita Esperanto; ĝi estas ankaŭ inter la plej gravaj projektoj, kiujn ESF komisiis. En la jaro 2002, la fama sveda gramatikisto Bertilo Wennergren komencis realigi la projekton. Bertilo estas la aŭtoro de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), grava libro pri Esperanta gramatiko kaj uzado. La Ondo de Esperanto nomis lin “Esperantisto de la Jaro 2006”, kaj UEA honoris lin pro lia estara agado.

Inter la planoj por plia evoluo de Tekstaro estas morfologia markado de la korpuso: t.e., aldono de “signetoj” al la jam ekzistantaj tekstoj, tiel ke en serĉado oni povu eviti la konfuzon inter, ekzemple, la vortoj per/son/eperson/e, per/fid/eperfid/e, ktp. La tekstaroj de naciaj lingvoj kutime havas tiajn indikilojn, kaj aldoni ilin levos la kapablojn kaj la utilon de Tekstaro al eĉ pli granda nivelo.