Presita el Usona Esperantisto № 2017:5

Konfesi sekretojn… poŝtkarte

Lasta ĝisdatigo: 2017-10-30
[figure]

Lastatempe anonciĝis grupa artprojekto Publikigu sekreton, Esperanta versio de la anglalingva Postsecret. Oni anonime sendu al la suba adreso sekreton skribitan sur poŝtkarto, kaj venontjare la kartoj aperos en artprojekto.

Sekreto povas temi pri bedaŭro, timo, perfido, deziro, konfeso, aŭ infanaĝa humiliĝo, ekzemple. Sed ĝi nepre estu afero vera, kiun oni neniam antaŭe komunikis. Oni prefere skribu klare kaj ne uzu multajn vortojn. Anstataŭ (aŭ aldone al) vortoj, ankaŭ desegnaĵoj estas bonvenaj.

PUBLIKIGU SEKRETON
Rm2, 4F, No1.
Gongde 1st St. PingTung City,
PingTung County 90067.
Taiwan