Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Forpasis Prenda Cook

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-30

Prenda E. Cook, kies nomo aperas en la danka paĝo de la lernolibro de David Richardson (Esperanto: Learning and Using the International Language), forpasis en Comfort, Teksaso, la 9-an de Januaro 2017.

Prenda naskiĝis en Arkadelphia, AR, la 26-an de Decembro, 1918. Post studoj en mezlernejo, ŝi laboris dek jarojn kiel provleganto por loka ĵurnalo dum ŝi instruis multajn specojn de danco, inkluzive baleton kaj baldancon. Ŝi renkontis sian estontan edzon kiam li venis al dancklaso kun sia fratino.

Post kiam ŝi kaj ŝia familio translokiĝis al Odeso, TX, Prenda instruis la hispanan lingvon en mezlernejo. Pli ol sesdekjaraĝa, ŝi iris al la universitato Sul Ross State University en Alpine por kompletigi sian bakalaŭron kaj ŝi diplomiĝis summa cum laude.

Kiam ŝia edzo emeritiĝis, li kaj Prenda translokiĝis al Harlingen. En la loka biblioteko tie, Prenda malkovris la libron nomitan Teach Yourself Esperanto, kaj ĝuste tion ŝi faris. Ŝi iĝis arda defendanto de Esperanto kaj partoprenis NASK-on en Sanfrancisko kelkfoje. Ŝi estis ankaŭ entuziasma partoprenanto en kelkaj Landaj kaj Universalaj Kongresoj.