Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Senkrokodila Semajnfino en Novjorkio

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-11
[figure]

Raúl J. García de la Esperanto-Asocio de Novjorko organizas tenduman Senkrokodilan Semajnfinon de la 3-a ĝis la 4-a de Junio. Ĝi okazos ĉe la Kampadejo North-South Lake en la bela Katskil-montaro (angle, Catskills) en suda Novjorkio. Apudas lagoj, plaĝoj, necesejoj, kaj duŝejoj kun varma akvo.

Raúl mem gvidos ekskursojn al Breto de Newman (Newman’s Ledge) kaj la akvofalo Kaaterskill. Por pli da informo, vizitu la retpaĝon de la kunveno aŭ sendi retpoŝton al rauljgarcia@gmail.com.