Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Raporto de la elektokomisiono

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-12
[figure]

Mi, Ron Glossop, Jordan Kalilich, Dominique LaFlamme, kaj Julie Schwartz estis elektitaj de la Prezidanto de Esperanto-USA kiel membroj de la Elekto-komisiono por 2017. Laŭ Bill Harris, estro de la Centra Oficejo, ni devas nomumi kandidatojn por la oficoj de Prezidanto, Vic-prezidanto, kaj tri por la oficoj de Direktoroj. Ni petis ke vi proponu kandidatojn ĝis la 1-a de Marto.

La rezulto de la nomumada procezo estas la jenaj nomumuloj:

Nomo Ofico
Filipo Dorcas Prezidanto
Ben Speakmon Vic-prezidanto
Charlotte Burton Estrarano
John Dale Estrarano
Aziz Diallo Estrarano
Paige Feldmann Estrarano
Christopher Johnson Estrarano
Nikvo Woods Estrarano