Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Paralela Universo venos

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-05
[figure]

Grandaj kongresoj estas bonegaj spertoj, sed ne ĉiam eblas vojaĝi longe. Paralela Universo estas tago de lokaj renkontiĝoj, okazonte samtempe la 19-an de Aŭgusto, 2017. En 2016, 231 esperantistoj partoprenis 25 apartajn eventojn en kvar landoj de Nord-Ameriko. En 2017, la afero estos eĉ pli granda, kaj inkluzivos minimume ankaŭ Sud-Amerikon. Por plena informo, inkluzive kiel vi povas organizi eventon en via urbo (estas tre facile!), vidu http://paralelauniverso.com.