Presita el Usona Esperantisto № 2017:2

Mez-Kanada Renkontiĝo

Lasta ĝisdatigo: 2017-04-12
[figure]

Esperanto-Toronto invitas vin al la Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) de la 20-a ĝis la 22-a de Majo 2017. MeKaRo estas ĝuinda, malstreĉiga semajnfino de amikeco, turismo, kaj neniuj prelegoj! Ekde 2003 MeKaRo okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e., la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario (krom en jaroj, kiam okazas pli granda kongreso en la regiono).

MeKaRo 2017 okazos en nia najbara urbo Hamiltono por la unua fojo. Laŭ la MeKaRa tradicio, la programo inkluzivos turismajn ekskursojn kaj komunajn manĝojn. Ni havos tutan semajnfinon por ĉiuj – anglalingvanoj, franclingvanoj, kaj alilingvanoj – interkonatiĝi, babilante en Esperanto.

Ni ne havas oficialan amasloĝejon, do necesas, ke ĉiu partoprenonto aranĝu sian propran loĝadon. Pluraj hoteloj troviĝas en Hamiltono, aparte en la urbocentro, kaj ni havas tri apartajn sugestojn por loĝado, inkluzive la Sheraton Hamilton Hotel, kie oni povas rezervi ĉambron kontraŭ gruptarifo ĝis la 20-a de Aprilo 2017.

Pliaj detaloj pri la renkontiĝo troviĝas en ĝia retejo. Ankaŭ eblas sendi demandojn al esperanto.toronto@gmail.com kaj informo@mekaro.ca. La retejo enhavas plenajn informojn pri la programo kaj pri loĝado. Ĝi inkluzivas ankaŭ aliĝilon, do (por helpi nian scion pri kiom da partoprenontoj venos), se vi jam certas, ke vi partoprenos, ni kuraĝigas vin aliĝi tuj.

Venu kaj vidu la “Bruklinon de Kanado” – la kreskantan kaj dinamikan urbon Hamiltono. Ni atendas vin tie!