Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Usone Persone atingas dek epizodojn

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-23
[figure]

En la somero lanĉiĝis Usone Persone, podkasto iniciatita de tri usonaj esperantistoj, inspirita je la intereso pri kultura agado ĉe la Landa Kongreso de Esperanto-USA en Montrealo.

La podkasto jam fiere kalkulas je dek epizodoj, pri tre diversaj temoj. Ĝi celas informi kaj interesi pri kuriozaj flankoj de Esperant(uj)o, kaj kapti la atenton de spertaj esperantistoj same kiel utili al progresantoj kaj lernantoj. Ĝi ankaŭ aŭdebligas usonajn voĉojn en la internacia movado.

La epizodoj ĝis nun temas pri, inter aliaj:

  • La teatraĵo 1910, kiu debutis en Montrealo pasintjare
  • La Baza Legolisto de William Auld
  • La reformoj kiujn Zamenhof proponis en 1894
  • kaj – la plej aŭskultata – “Ĉu Esperanto estas Sekto?!”

Ĉu vi ne jam aŭskultis? Abonu ĝin nun! Vi povas trovi nin ĉe Jutubo aŭ aboni ĉe ajna podkast-ludilo. Pli da informo troveblas ĉe nia retpaĝo ĉe anchor.fm.