Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

KER-ekzamenoj en Junio

Lasta ĝisdatigo: 2023-04-23
[figure]

La KER-Ekzamena Centro de UEA informas, ke en Junio denove okazos retaj KER-ekzamenoj en tri niveloj:

  • la 3-an de Junio je nivelo C1;
  • la 10-an de Junio je nivelo B2;
  • la 17-an de Junio je nivelo B1.

Dum la kongreso en Torino eblos trapasi ekzamenojn ĉeeste je ĉiuj kvar niveloj B1, B2, C1 kaj C2. La plej alta nivelo povos okazi kondiĉe ke aliĝos minimume 15 kandidatoj.

Informojn pri la ekzamenoj vi povas legi en la ekzamenpaĝo.

Eblas partopreni ankaŭ preparsesiojn, kie oni klarigos la teknikajn kondiĉojn, la strukturon kaj taskotipojn de la ekzamenoj kaj konsilos ankaŭ pri la elekto de la ĝusta nivelo kaj preparteknikoj.

La unua Zoom-preparsesio okazos jam fine de Februaro. Vidu ankaŭ la aliajn en la paĝo de la preparsesioj.

Atentu, por partopreni la sesion, necesas registriĝi.

Pliajn informojn petu ĉe ker-ekzamenoj ĉe edukado punkto net.