Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Infan-Adoleskanta Kongreseto

Lasta ĝisdatigo: 2023-04-23
[figure]

Lige kun la 108-a UK en Torino okazos samtempe, de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto 2023, ankaŭ la 51-a Internacia Infana Kongreseto (IIK) meze de la Parko La Mandria, apud Torino, Piemonto, Italujo. Jen la kongresa retejo.

La temo de la kongreseto estas “Sporto kaj Naturo”.

La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto en natura medio. Okazos ludoj kaj sporto, natursciencaj atelieroj kaj biciklado, manlaboroj kaj kantoj, ekskurso kaj certe Esperanto-kursoj. Vesperaj ludoj kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn.

IIK bonvenigas partoprenantojn de diversaj aĝogrupoj, kiuj parolas Esperanton (minimume – scipovas baze kaj klare esprimi siajn bezonojn kaj dezirojn en Esperanto):

  • infanoj kaj adoleskantoj estas la kutimaj IIK-partoprenantoj
  • adoleskantoj ekde 17 jaroj kaj fluparolantaj povas fariĝi helpantoj
  • infanoj ĝis sep jaroj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

En la retejo vi trovos pliajn informojn kaj la aliĝilon, kie ĉiu infano povas indiki siajn ideojn por la programkontribuoj, kio certe eĉ pli riĉigos la eventon. Pri ajnaj demandoj bv. skribi al infana punkto kongreseto ĉe gmail punkto com.

IIK ankaŭ invitas vin subteni la partoprenon de infanoj/adoleskantoj el nepagipovaj landoj en la IIK per mona donaco al la kongreseto UEA-kontoj: Adoptaj Gepatroj kaj Infana kongreseto.