Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Kandidatoj por 2023

Lasta ĝisdatigo: 2023-03-24
[figure]

Jen la listo de la kandidatoj por la ĉi-jara balotado, aprobita unuanime de la Kandidatiga Komitato:

Ofico Nomo
Prezidanto Brandon Sowers
Vicprezidanto Hoss Firooznia
Direktoro Enrique Haro Márquez
Direktoro Logan Hall
Direktoro Quintyn Bobb
Direktoro Charles Germany

Mi ankaŭ rimarkigu, ke Brandon Sowers estis rekte nomumita de la membraro: li ricevis la subtenon de 9 membroj de Esperanto-USA, kiuj sendis al mi po mesaĝon subtenantan lian kandidatiĝon (kaj laŭ la regularo, nur 5 tiaj subtenoj estas bezonataj por rekte nomumi iun).

Mi kore dankas al Rachel Helps, Elle Beck, Brandono Sowers, Aaron Cox, kaj Kartero Williams pro ties laboro en la Nomuma Komitato.