Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Instruista studsemajno

Lasta ĝisdatigo: 2023-04-24
[figure]

Ĉu vi interesiĝas pri instruado de Esperanto? Ĉu al vi plaĉas vojaĝi kaj interagi kun esperantistoj en aliaj landoj? Jen la perfekta kurso por vi! Ĝi ofertas al vi profesinivelan trejnadon pri instruado de Esperanto, kun aldona studado de diversaj temoj rilate al nia lingvo, kulturo, literaturo kaj historio. Vi povus mem fariĝi instruisto de Esperanto ĉe NASK, ĉe aliaj ĉeestaj kursoj, aŭ en la reto, ekzemple por la Londona Klubo. Esperantujo bezonas vin!

Ununura intensiva studsemajno surloke en Pollando okazos de la 9-a – 15-a de Septembro, 2023. Ĉiuj aliaj prelegoj, lecionoj, individua laboro kaj kunlaboro okazos rete dum la sekva jaro. Sukcesintoj ricevos diplomon.

Pliaj informoj haveblas ĉe Edukado.net. En tiu detala anonco troviĝas retadresoj de la organizantoj, se vi volas komunikiĝi rekte kun ili. Ankaŭ mi pretas respondi viajn demandojn; mi estas en kontakto kun ili kaj volonte komunikiĝos kun ili viaparte se necesas. ruth3209 ĉe g mail punkto com