Presita el Usona Esperantisto № 2023:2 (mar–apr)

Provlegantoj serĉataj

Lasta ĝisdatigo: 2023-05-07
[figure]

La organizo Infanoj Ĉirkaŭ Afriko urĝe serĉas volontulojn por helpi provlegi gvidlibron pri instruado de Esperanto en Afriko. La libron verkis Latifou Gbadamassi, kaj ĝi estas jam provlegita unufoje de Rob Moerbeek de ILEI. Ĝi tamen ankoraŭ bezonas plian provlegadon antaŭ la ĉi-jara UK kaj ILEI-kongreso en Italujo.

La 181-paĝa verko prezentas kaj raporton pri Esperanto-agadoj en Afriko, kaj praktikan helpon por Esperanto-instruistoj. Se vi volus helpi en la provlegado, bonvolu kontakti sinjoron Latifou Gbadamassi ĉe infanojcxirkauxafriko ĉe gmail punkto com.