Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Poste

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-30

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Mi ne scias kial, sed mi ne povas fari tion nun. Sed poste. Mi faros tion poste. Kiam? Kiam mi havos pli da tempo. Kiam la vivo lasos min vivi. Mi ja tiam verkos libron, majstroverkon, epopeon. Vi vidos. Ĉiuj volos ĝin. Ĉiuj legos ĝin. Ĉiuj aĉetos ĝin. Mi sentas, mi sentas, ke la temp’ estas preta por tia grandioza … majesta … poezia ĉefverk’. Decidite. Mi komencos ĝin morgaŭ.

“Kio estas tio?” demandis la serĝento al la kuracisto, kiu malkovris la kadavron.

“Estas papereto, kiun li tenis premita en sia mano, kiam ni trovis lin. Frenezaĵo pri epopeo aŭ io tia.”