Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Sabaton

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-30
[figure]

“Kaj vi, metalrokemuloj, observu la Sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi …”

Jen foto de artaĵo sur t-ĉemizo, kiun mi vidis en Sterling, Novjorkŝtato. Unue mi demandis al mi, “Do kial okazos la ‘lasta defendo’ je la tago inter vendredo kaj dimanĉo?” Sed danke al posta esplorado per Google, evidentiĝis, ke Sabaton estas populara metalrokbando el Svedujo.