Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Mezuri distancon dikfingre

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-11
[figure]

Kiom malproksime estas tiu konstruaĵo? Tiu arbo? Estas facila maniero scii.

Jen kiel ĝi funkcias:

  1. Tenu la dikfingron antaŭ la vizaĝo (kun la brako plene etendita), kaj fermu unu okulon. Vicigu la dikfingron kun objekto, kies larĝon vi jam scias (ekzemple aŭto).

  2. Sen movi la dikfingron, fermu la malfermitan okulon kaj malfermu la alian. La dikfingro nun ŝajnos esti en alia loko.

  3. Taksu, kiom for la dikfingro “moviĝis” rilate al la rigardata objekto. Ekzemple, aŭto estas ĉirkaŭ 15 futojn larĝa, do se la dikfingro nun troviĝas je distanco de duona aŭtolongo, ĝi moviĝis ĉirkaŭ 7,5 futojn.

  4. Dekobligu la kvanton. En ĉi tiu ekzemplo, la aŭto estas ĉirkaŭ 75 futojn for.

Tiu ĉi lertaĵo funkcias pro tio, ke la distanco inter okulo kaj dikfingro estas dekoble pli granda, proksimume, ol la distanco inter unu okulo kaj la alia. Ĝi ne donos al vi precizan distancon, sed kiel ilo por taksi, ĝi efektive funkcias!