Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Sensata

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-12
[figure]

Ĉu priskribo de teknologioj tiel voremaj, ke ili estas ĉiam sen sato? Aŭ ĉu temas pri iloj por eviti anojn de la Sennacieca Asocio Tutmonda?

Leganto Greg Kirchmaier afable sendis la jenan foton de t-ĉemizo, kiun li trovis en brokantejo en Santa Barbara, Kalifornio. Indas noti, ke la vorto sensata aperas ne nur skribe, sed ankaŭ brajle.

Laŭ klarigo de la firmao, ĝia nomo venas de la latina sensate, rilate al sensado. Kaj ne surprize, ĝi vendas aparatojn por detekti kaj mezuri aferojn sens-atajn.