Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Klareco

Lasta ĝisdatigo: 2022-09-24

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Li iris el la ŝoseo al la mallarĝa kampara vojo. Estis arbaro ambaŭflanke. Sciuro impetis antaŭ la aŭton, kaj li malrapidiĝis. Du mejlojn pli fore, li haltis apud la vojo. Neniu estis tie je la sepa matene. Pado etendiĝis laŭlonge de rivero rapide fluanta.

Pensoj opresaj kaj frivolaj saltis en lia menso, postulante atenton, kvazaŭ simioj svingantaj tra la arbosuproj. Li lasis la pensojn salti en la riveron kaj forflui. Adiaŭ. Zorgoj kaj ĉagrenoj sin prezentis. Li levis la kapon por vidi la blankajn nubojn. La zorgoj forflosis kaj malaperis. Birdo kantis, kaj venteto trafis lian vizaĝon. Ho, klareco!