Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)

Literature

Lasta ĝisdatigo: 2022-11-12

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Li neniam trovis sian ĝustan lokon en la vivo. En bonaj postenoj li ne daŭris, ne havis amikojn porĉiamajn, ne trovis amon puran, eternan, fidelan.

Iel li estis viva nur en la literaturaj paĝoj. Tie la tutan tempon li restadis. Tie li amis, ĝojis. Tie li suferis, klopodis. Frazon post frazo.

Venis tamen la lasta ĉapitro. Subite li komprenis la sencon de sia seka ekzisto. Ĝi troviĝis nur en la okuloj de tiu leganto. Terura paniko superŝutis lin. Eskapo aŭ morto. Kion fari nun? Ĝuste tiam oni malŝaltis lastan fojon la malnovan bitlibron, antaŭ ol ĵeti ĝin en la recikligejon.