Presita el Usona Esperantisto № 2022:5 (sep–okt)
Impulso
Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
Antaŭlonge, ŝia patrino suferis strangan nerezisteblan impulson, ŝiaopinie simptomon de maljuneco, ĉagrenan sed samtempe amuzan. Starante en butiko, ŝi pripensas panjon, longtempe mortintan, kaj zorge rigardadas ekspozicion de varoj.
Nuntempe ŝi mem estas maljuna. La genuoj foje doloras, la dorso ĉiam, kaj kiel panjo, ŝi maltrankviliĝas pri aferoj antaŭe nezorgigaj. Pliaĝiĝante, oni ekkomprenas gepatrojn – kion ili travivis, kial ili tiel agis. Retrospektive, ili ne ŝajnas tiel frenezaj. Oni eĉ ekkonstatas, ke ili kelkfoje pravis.
Krome, fulmotondro prognoziĝis, do – vere – estus prudente. Ŝi ĵetas alian ujon de Duracell-oj en la vendejĉareton: Kiel panjo ĉiam diris, ne eblas havi tro da piloj.