Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Reta trompo disiras

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-10
[figure]

Stefan MacGill atentigis nin pri la jena:

Disiris lastatempe klare trompa mesaĝo, tamen en flua Esperanto. Ĝi invitas anoncadon de projektoj de unuopuloj (ne organizoj) por ricevi tre signifajn monsumojn. Ĝi petas bazajn informojn, sendube sekvus peto por ricevi viajn bankdetalojn. Se vi donus tiujn, atendu rapidan malplenigon de via konto! La du donitaj nomoj malantaŭ la skemo estas plene nekonataj al UEA. Disiras dua kazo en Afriko, en kiu Fejsbuka adreso estis kaperita. Mi supozas, ke esperantistoj devas ĝoji, ke eĉ malbonintenculoj trovas nian lingvon tiom uzata, ke indas provi nin trompi!