Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

La fera birdo

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-07
[figure]

Aperis nova novelaro de la konata verkisto (kaj nun akademiano) Julian Modest. La eldonisto priskribas ĝin jene:

Ĉiu rakonto en La fera birdo estas metaforo, kiu impresas per perfekta lingvo, eleganta stilo kaj filozofia sugesto. Modest spertas vidi kaj bilde priskribi ordinarajn heroojn kaj okazintaĵojn, kiuj igas nin mediti pri la senco de la vivo, pri la homa ekzisto, pri la ĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj akompanas nin.

Eblas aĉeti la libron kaj papere kaj bite de la eldonejo Libera.