Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Nova albumeto: Veko

Lasta ĝisdatigo: 2022-02-28
[figure]

En Januaro de Vinilkosmo aperis Veko, ses-titola albumeto de la brazila rokbando BaRok-Projekto. Jen kiel priskribas ĝin la eldonejo:

Veko estas pli matura kaj kohera laboro, kaj muzike kaj lirike, kie la grupo montras sian intimecon kun la muzikstilo kaj virtuozecon de siaj komponaĵoj. La tradicia miksaĵo de Folklora kaj Potenca Metalo kun klasika muziko estas pli riĉa kaj peza en ilia nova eldono. La sociaj kritikoj kiuj estis prezentitaj en la antaŭa albumeto nun atingas novan nivelon, pripensante la tradiciojn de la indiĝenaj popoloj kaj la rolon, kiun iliaj batalantoj ludas por la supervivo de sia kulturo meze de teknologia progreso kaj la invado de sia teritorio.

Pliaj detaloj, inkluzive de elŝuteblaj provekzempleroj haveblas en la retejo de Vinilkosmo.