Presita el Usona Esperantisto № 2017:2
Raporto de la elektokomisiono
Mi, Ron Glossop, Jordan Kalilich, Dominique LaFlamme, kaj Julie Schwartz estis elektitaj de la Prezidanto de Esperanto-USA kiel membroj de la Elekto-komisiono por 2017. Laŭ Bill Harris, estro de la Centra Oficejo, ni devas nomumi kandidatojn por la oficoj de Prezidanto, Vic-prezidanto, kaj tri por la oficoj de Direktoroj. Ni petis ke vi proponu kandidatojn ĝis la 1-a de Marto.
La rezulto de la nomumada procezo estas la jenaj nomumuloj:
Nomo | Ofico |
---|---|
Filipo Dorcas | Prezidanto |
Ben Speakmon | Vic-prezidanto |
Charlotte Burton | Estrarano |
John Dale | Estrarano |
Aziz Diallo | Estrarano |
Paige Feldmann | Estrarano |
Christopher Johnson | Estrarano |
Nikvo Woods | Estrarano |