Presita el Usona Esperantisto № 2013:4

Interretaj kongresoj kaj la stato de nia planedo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27

Mi dankas al s-ro Orlando E. Raola pro lia pensiga artikolo pri Esperanto kaj la homa pluvivado sur “la bela, blu-verda planedo Tero”.

En sia artikolo, s-ro Raola mencias vojaĝadon al la landa kongreso en Norda Karolino kaj al la Universala Kongreso en Rejkjaviko, Islando. Per la frazo pri tiuj kongresoj li donas al siaj legantoj fortan ideon pri la haltigo de klimataj ŝanĝoj: la transformado de Esperanto-kongresoj de eventoj kiuj postulas nenecesan vojaĝadon al eventoj en kiuj oni povas partopreni interrete, sen vojaĝado.

Evidentiĝas ke esperantistoj jam alkutimiĝis al la uzado de siaj komputiloj por la interŝanĝado de informoj kaj kulturaĵoj. Spertuloj pri la uzado de komputiloj kiel iloj de kreado povos liveri al ni esperantistoj travivaĵojn kiuj instruos al ni, distros nin, kaj konigos al ni aliajn mondopartojn, kaj ebligos al ni rapide interŝanĝi mesaĝojn kun aliaj esperantistoj sen la uzado de aŭtoj, trajnoj, aŭ avioj – do, sen plua kreado de gravaj problemoj en la natur-medio. Tiuj elektronikaj kongresoj samtempe helpus al la gepatroj de junaj infanoj, maljunuloj, handikapuloj, kaj aliaj personoj kiuj malfacile vojaĝas pro diversaj kialoj.

Ni malfermu niajn imagopovojn al la kreaj eblecoj de interretaj kongresoj kaj ni malfermu niajn moralajn sensojn al la nuna kaj estonta statoj de nia planedo pro nenecesa vojaĝado. Tiel, ni scios kiel agi.