Presita el Usona Esperantisto № 2013:4

Ekvaciaj korektoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27

Mi ŝatus sciigi vin kaj la aŭtoron pri tri eraretoj enŝteliĝintaj en la interesan [artikolon de Barry Friedman pri diferencialaj ekvacioj (UE 2013:3). Tiuj eraretoj kuŝas en la tri ekstertekstaj ekvacioj.

  1. La unua ekvacio devus esti

    dN / dt = –λN

    (kun minussigno). La tialo estas la jena. N estas la (pozitiva) kvanto da radioaktiva substanco, kiu malkreskas, kiam la tempo t antaueniras. dt estas tre malgranda tempero (ni supozu ĝin pozitiva). dN estas la (tre malgranda) kvanto da substanco aldonata al N dum tiu tempero. Tiu dN ĉiam negativas, kiam dt pozitivas. Do dN / dt ĉiam negativas. Sekve, ĉar λ pozitivas, devas esti minussigno en la priparolata ekvacio.

  2. La dua ekvacio, estante nur rearanĝo de la unua, devus esti

    dN / N = –λ dt

  3. En la tria ekvacio la necesa minussigno ĉeestas, sed mankas le eŭlera konstanto e. Ĝi devus esti

    N = N0 e–λt

Dankon al kara Francisko pro la korektoj. Mi faris ilin en la rete enarĥivigita versio de la artikolo. —Red.